http://halfway-neko.i2p/log/1712200000.html
i was reading some poetry last night lol. take a look at this IZOLO - de Kalocsay (1938)
Pli kaj pli la izolo de ekzilo
Min ĉirkaŭfermas: inter la tumulto,
Kaj tamen sola, sola, en azilo
De sentoj fremdaj al la granda multo,
Mi vivas fremde, mire, senkomprene,
Kiel de praa, senadepta kulto
La lasta pastro, kiu surpostene
Persistas, kaj en la malplena templo
L ' antikvan riton gardas malserene,
Izole, rustiĝinte de kontemplo
Silenta, reve pri l ' malnova brilo,
Senfrate, ekzilite el la tempo;
Aŭ kiel...