http://librarian.i2p/get/14753950725890724225/7940404574339734139
– Tamen, - daùrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, - sendi lin al Solovki’ oni ne povas pro la simpla kialo, ke pli ol cent jarojn li restadas en loko multe pli malproksima ol Solovki’, kaj kredu al mi, eligi lin de tie absolute maleblas. – Domagxe! - replikis la batalema poeto. – Ankaù mi bedaùras tion, - kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo.